Geografio de Armenio

Mapo de Armenio.

La geografio de Armenio estas tre diversa sed regas la montaraj regionoj, kies reprezentanto la monto Ararato estas la nacia simbolo, kvankam nuntempe apartenas al la turka teritorio. Ĝi estas lando sen marelirejo situanta en Malgranda Azio, inter la maroj Nigra kaj Kaspia. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, kaj sude kaj okcidente kun Irano kaj Turkio.

Satelita bildo de Armenio, en majo 2003 (foto NASA, Usono).

La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj super la marnivelo. La monto Ararato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj ekde 1918 troviĝas en turka teritorio. La nuna plej alta pinto de la lando estas la monto Aragaco. La Zangezur-montaro, en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a], konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). La Geghama montaro (armene: Գեղամա լեռնաշղթա) kovras basenon de altebenaĵo de la lago Sevan en la oriento, enfluoj de riveroj Araks kaj Hrazdan de nordaj kaj okcidentaj riveroj Azat kaj Vedi de suda-okcidento kaj Arpaĉai-rivero de sudo.

Armenio estas lokita en la koro de areo, kiu spertas alte sisman aktivecon. La regiono estas ja sub premo, forta kaj konstanta, de la Araba Duoninsulo, tektona plato iam disigita el la afrika kontinento, kiu plu "puŝas" al ĉe la nordoriento, koliziante kun la eŭrazia plato. La lasta granda tertremo kaŭzis inter dudek kvin kaj tridek mil mortintojn je la 7-a de decembro 1988, detruante la urbojn Spitak kaj Leninakan, nun renomita Gyumri.

La poluado rezulte de la toksaj kemiaĵoj, kia DDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo, kiu estas malbonkvalita. Pro komunikadblokado de Turkio okaze de la konflikto kun Azerbajĝano, rezultis procezo de senarbarigado.

Armenio intencas solvi siajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datiĝas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.

La geografiaj koordinatoj de la lando estas la jenaj: 40° 00′ N 45° 00′ O / 40.000 °N, 45.000 °O / 40.000; 45.000 (mapo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search